Now Reading
La revolucia vertikaliĝo: jen kial la homoj paŝas rekte

La revolucia vertikaliĝo: jen kial la homoj paŝas rekte

Esperanto

Antonio Riccio

Antaŭ longa tempo la homoj kutime iris krure kaj brake, same kiel ĉiaj kvarmembraj kreitaĵoj. La homoj estis pli rapidaj ol leporo, leopardo aŭ rinocero.

Kruroj kaj brakoj estis inter si pli proksimaj ol aliaj korpopartoj: inter ili la artikoj similis: ŝultroj respondis al koksoj; kubutoj al genuoj; maleoloj al pojnoj; piedoj al manoj, ĉiu kun kvin unghavaj fingroj. La fingroj, de halukso kaj polekso ĝis etfingro, same sekvis unu la alian. Dum tiuj tagoj la polekso, same kiel la halukso, estis pli proksima al la aliaj fingroj.

Kruroj kaj Brakoj konsideris sin mem kiel parencojn.

Helpante sin reciproke, ili ebligis, ke la korpo laŭvole iru ĉien: iri al bazaro, butikumi, grimpi supren-suben sur arbon aŭ monton, konklude moviĝi ĉiŭdirekten. Eĉ en la akvo, ili laboris en konsento por helpi la korpon flosi, naĝi aŭ subnaĝi.

Iliaj interrilatoj estis bazitaj sur demokrateco kaj egaleco. Ili povis ankaŭ deprunti funkcion de korpaj organoj, nome: paroli buŝe, aŭdi orele, flari naze kaj eĉ vidi okule.

Ilia perfekta kaj stabila akordiĝo igis la aliajn korpopartojn verdaj de envio.
Tiuj malamis cedi al la parencoj siajn apartajn talentojn. Ĉar Kruroj kaj Brakoj kelkfoje ilin anstataŭis, ili estis blindigitaj de ĵaluzo.

Do tiuj komencis intrigi kontraŭ la du paroj.

Lango adoptis tiun planon de Cerbo, kiu tuj estis plenumita.
Ĝi laŭte komencis sin demandi pri la realaj povoj de Kruroj kaj Brakoj. Ĝi sin demandis, kiu estas el ili la plej forta.

Nu, ĉiu paro da membroj, kiu neniam turnis sian atenton al tio, kion la alia faras aŭ povos fari, nun diris buŝe, ke ĝi estas por la korpo la plej grava.

Post iom da tempo ili komencis interdisputi pri la eleganteco; Brakoj laŭdis la longajn maldikajn manfingrojn, poste kontraŭe, ili parolis kun moka tono pri la mallongaj dikaj piedfingroj. Tiam la piedfingroj prete reagis dirante moke, ke la maldikaj manfingroj havas aspekton de malsatantoj. Ĉar tio longe daŭris, ili ne plu kunlaboris en plena akordo.
Sume la afero precipe koncernis la povadon; nu ili turnis sin mem al aliaj korpopartoj por arbitracio.

Lango proponis konkurson.
Kia brila ideo!, ĉiuj konsentis. Nu, kion fari?

Kelkaj proponis matĉon de wrestling – lukti per kruroj kaj brakoj.

Aliaj konsilis, ke oni skermu, ĵonglu, kuru, ludu ŝakojn aŭ damojn, sed ĉiuj proponoj estis malaprobitaj, ĉar ili estis malfacilaj por aranĝo aŭ malbonaj por unu aŭ la alia membro.

Ankoraŭfoje Lango ŝtelis ideon de Cerbo kaj prezentis facilan solvon. Laŭvice la du paroj proponos defion.

Kruroj kaj Brakoj tion akceptis.

La konkurso havis lokon en senarbejo ĉe rivero. Nun kiam kelkaj korpopartoj sin okupas pri la interna defio, ĉiuj organoj iĝis tre singardaj por eviti, ke la korpo falu en danĝeron.

Okuloj atente ĉirkaŭrigardis por ekvidi ĉian danĝeron, eĉ la malplej seriozan aŭ proksiman;
Oreloj estis pretaj aŭdi sonojn, eĉ la malplej percepteblajn, ĉar malproksimaj;

Nazo purigis la naztruojn, ĝi estis la plej taŭga por flarsenti la danĝerojn, kiujn preteratentis vidado kaj aŭdado;

Lango pretis kriegi alarmon.

Vento disvastigis la sciigon pri la konkurso en ĉiuj anguloj de la arbaro, akvo kaj aero. La kvarpieduloj estis la unuaj, kiuj kolektiĝis, multaj el la plej grandaj kunportis verdajn branĉojn por montri, ke ili alvenis en paco.

Estis bunta svarmo da Leopardoj, Gepardoj, Leonoj, Rinoceroj, Hienoj, Elefantoj, Ĝirafoj, Kameloj, longkornaj Bovoj kaj kurtkornaj Bubaloj, Antilopoj, Gazeloj, Leporoj, Talpoj, kaj Ratoj.

Akvaj Bestoj, Hipopotamoj, Fiŝoj, Krokodiloj, parte emerĝante kuŝigis sian supran parton de la korpo sur la riverbordo.

Dupieduloj,Strutoj, Meleagroj kaj Pavoj, vigle svingis la flugilojn; Birdoj sur arboj pepadis; Griloj senhalte kantadis.

Araneoj, Vermoj, Miriapodoj, krablis sur teron aŭ arbojn.
Kameleonoj ŝtele, singarde, lante iris, dume Lacertoj rapidkuris tien kaj tien kaj neniam haltis ĉe loko.

Simioj, Ĉimpanzoj, Goriloj, saltadis de branĉo al branĉo.
Krome Arboj kaj Arbustoj delikate ondiĝis tien kaj reen, kliniĝis, kaj fine restis senmovaj laŭvice.

Buŝo malfermis la konkurson kun kanto:

Ni tiel faras por esti feliĉaj
Ni tiel faras por esti feliĉaj
Ni tiel faras por esti feliĉaj
Ni ĉiuj egale devenas de sola Naturo

Kruroj kaj Brakoj promesis akcepti trankvile la verdikton, kaj do ili ne kapricos nek faros bojkoton nek faros strikon nek faros lantecan strikon.

Brakoj prezentis la unuan defion: ili terenĵetos lignopecon. La dekstra aŭ maldekstra kruro, aŭ la kruroj kune, devos preni de la tero la lignopecon kaj poste ĝin forĵetos.

Dum la provo ili povos laŭvole interkonsiliĝi kaj uzi la piedfingrojn, kune aŭ aparte, por ke tiuj helpu plenumi ĉiamaniere la taskon.

Nu, ili penis ruli kaj ŝovi la lignopecon; malgraŭ ĉia klopodo ili ne sukcesis ĝin preni de la tero: entute per piedbatoj ili sukcesis nur ĝin movi antaŭen je kelkaj coloj.

Tion vidante, la manfingroj, per buŝo, komencis ripete eligi sonojn de ridado.

Post kiam la defianto Brakoj paradis per sia svelta aspekto, kvazaŭ ĝi partoprenus en konkurso pri beleco, per sinsekvaj pluraj manieroj ĝi prenis de la tero la lignopecon. Kiam ili ĝin ĵetis foren en la arbaron, spektantoj kaj konkurantoj eligis kune ekkriojn de admiro.
Poste ili montris aliajn talentojn:

ili plukis tre malgrandajn sablerojn de bovlo por rizo; ili tredis fadenojn en kudriltruojn; ili faris tre etajn puliojn por movi la plej pezajn lignopecojn; ili faris kelkajn lancojn, kiuj estis ĵetitaj ŝufiĉe malproksimen; konklude ili per manfingroj povas fari, kion Kruroj povas fari per piedfingroj nur en sia imago.

Nu al Kruroj restis nur admiri elmontradon de lerteco kaj fleksebleco fare de la parenco per sveltaj manoj. La brakoj de la spektantoj aplaŭdis tondre, en signo de estimo kaj solidareco, siajn similulojn, kio tre konsternis Krurojn.

Tamen ili ne sin sentis venkitaj: ja kvankam ili estis tie ankoraŭ iom tristaj, farante per la dikaj piedfingroj svagajn cirkletojn sur la sablo ili elpensis la plej bonan el la defioj.

Fine por Kruroj kaj piedfingroj venis la vico prezenti defion. Ili mem asertis, ke ilia defio facilas: la manoj devos pasigi la tutan korpon tra ringego.

La arogantaj manfingroj opiniis, ke la defio tre facilas. La spektaklo estas vidinda.

La korpo estis tute renversita. La manoj tuŝis la teron; la okuloj estis tiel proksimaj al la tero, ke ili ne plu povis plene ĉirkaŭrigardi; la polvo en la naztruoj kaŭzis ternojn; Kruroj kaj piedfingroj moviĝis en la aero tien kaj reen. “Nyayo juu” laŭte kantis gaje la spektantoj:

Nyayo Nyayo juu
Hakuna matata
Fuata Nyayo
Hakuna matata
Turukeni angani

Samtempe ĉiuj fiksis sian atenton sur Brakoj kaj manoj.
Tiuj, kiuj antaŭ nelonge jam montris posedi multon da eksterordinaraj talentoj, nun pene sukcesis antaŭeniri je unu jardo.

Post malmulte da paŝoj la manoj eligis krion de doloro kaj Brakoj ŝanceliĝantaj balanciĝantaj lasis fali la korpon.

Ripozinte iom, ili faris novan klopodon.

Ĉi-foje oni penis disetendi la fingrojn, por ke ili gluiĝu pli bone al la tero, sed nur la poleksoj estis etenditaj kun sukceso.

Poste ili klopodis moviĝi kiel ĉarorado, sed ĉi tio ne estis permesata, ĉar tiu moviĝo postulas ankaŭ la uzon de Kruroj.

Nun estis la vico por la piedfingroj ridi. En komparo kun la manfingroj, kiuj jam ridaĉis, ili ridis gorĝe.

Tre koleraj pro ilia malŝato, Brakoj penis forte movi la korpon. Sed ili ne estis kapablaj fari paŝon. Lacegaj, manoj kaj fingroj kapitulacis.

Nun la feliĉaj Kruroj elmontris siajn atletajn talentojn: ne lasante fali la korpon, ili surloke takte batis per la piedoj, trotis, kuris, saltadis en alto kaj en longo.

Ĉiuj piedoj de la spektantoj komencis piedbati la teron en signo de ŝato kaj solidareco.

Tiam Brakoj levis siajn manojn por protesti kontraŭ tiu ne sporta konduto; oni forgesis intence, ke nun estas ilia vico sin elmontri.

Nu ili ĉiuj, inkluzive de la spektantoj, rimarkis strangaĵon pri Brakoj: la poleksoj, kiuj estis etenditaj kiam la manoj klopodis movi la korpon, nun estis pli malproksimaj de la aliaj fingroj.

La rivaloj estis pretaj denove mokridi, kiam ili rimarkis ankaŭ tion: neniom tia polekso igis malpli efikaj la manojn; ĝi plibonigis ilian kapablon kapti kaj teni.

Kio tio estas? Monstraĵo, kiu ŝanĝiĝis al bonaĵo!

Dum kvin tagoj respondaj al nombro de la fingroj de ĉiu membro, la diversaj partoj de la korpo diskutis pri la venkonto.

Ili penis trovi solvon, tamen ili ne sukcesis fari elekton, ĉar ĉiu paro da membroj estis la plej brava en tio, kion ĝi faras; do neniu povas ignori la alian.

Poste ili komencis filozofii: ĉiuj sin demandis, kio do estas la korpo, kaj ili ĉiuj komprenis, ke la korpo estas tutaĵo el diversaj partoj, kiuj interagas. Ĉiu korpoparto devas bone funkcii, por ke la tuta korpo bone funkciu.

Por eviti, ke en la estonteco tiu konkurso aŭ alia simila situacio okazu, ĉiuj korpopartoj kune decidis, ke ekde nun la korpo devos paŝi rekte: firmaj kruroj sur la grundo kaj liberaj brakoj en la aero.

La korpo estis kontenta pri tio, sed ĝi permesos al la infanoj kvarpiediri, por ke ili ne forgesu sian originon.

Poste oni destinis por ĉiu taskon: la kruroj transportos la korpon tien, kie la manoj laboros farante aŭ uzante instrumentojn.

Sume oni destinis por kruroj kaj piedoj la pezan taskon transporti la korpon, kaj por la etenditaj lertaj manoj la taskon doni formon al materialo kaj porti la manĝaĵon ĝis la buŝo.

La buŝo maĉos dente la nutraĵon, kiu estos englutita. En la stomako ĝi estos transformita en bonan likvon, kiu poste alvenos en la intesto de kie ĝi estos distribuita al ĉiuj foraj anguloj de la korpo. Dume la digestaj ruboj, antaŭ ol esti eliminitaj, trapasos la kloakan intestan kanalon: la fekaĵo kuŝos sur la apertaj kampoj aŭ estos enterigita, por ke ĝi fekundigu la grundon.La plantoj fruktos; oni plukos mane la plej karnajn fruktojn, kiuj estos manĝitaj.

Ho jes, jen la Rado de la Vivo!

Krome oni decidis pri la ludado kaj amuziĝo:

per la buŝo oni kantos, ridos kaj parolos,
per la kruroj oni ludos futbalon kaj kuros,
per la manoj helpataj de la kruroj per kiuj oni kuros, oni ludos basketbalon kaj basbalon. Per la kruroj oni precipe ludos la atletajn sportojn.

La klara divido de laboro inter ĉiuj faros la homan korpon eksterordinara biomaŝino supera je kapableco al ĉiuj aliaj estaĵoj.

Kaj tamen la diversaj korpopartoj komprenis, ke tia definitiva aranĝo ne plene povos eviti, ke oni venu ankoraŭfoje en konflikton.

La kapo, la plejsupra korpoparto, povus pensi, ke ĝi estas pli bona ol la piedoj tuŝantaj la teron aŭ ĝi estas la estro, kaj do la malsupraj korpopartoj estas nur servantoj.

Do oni klarigis, ke ĉiuj, de la kapo ĝis la piedoj, egale havos la povon. Por forigi ĉiujn dubojn oni decidis, ke doloro kaj ĝojo sentataj de unu estos samtempe sentataj de ĉiuj aliaj.
Fine oni diris, ke kiam la buŝo parolos, ĝi parolos en la nomo de la tuta korpo.

Ili ĉiuj ekkantis:

En nia korpo
ne estas servantoj.
En nia korpo
ne estas servantoj.
Reciproke ni servas nin.
Unu por ĉiuj, ĉiuj por unu.
Reciproke ni servas nin.
Unu por ĉiuj, ĉiuj por unu.
Reciproke ni servas nin.
Lange ni ĉiuj parolas.
Reciproke ni helpas nin.
Ni faras la korpon sana.
Reciproke ni helpas nin.
Ni faras la korpon sana.
Unueco estas beleco.
Ni kunlaboras por fari la korpon sana.
Ni kunlaboras por fari la korpon sana.
Unueco estas forto.

Tiu kanto “Ni Ĉiuj estas Korpo” estis adoptita kiel himno. Ekde tiam la kantado montris la diferencon inter homoj, bestoj kaj tiuj, kiuj rifuzis la revolucian vertikaliĝon.

Kvankam la kvarpieduloj atente rigardis ĉion, ili ne volis partopreni en tiu revolucio. La afero pri la kantado ŝajnis al ili ridinda, ĉar la buŝo servas por manĝi kaj ne por kanti.
Laŭ Naturo, ili konservative decidis ne ŝanĝi siajn ĉiamajn kutimojn.

Kiam la homoj konsideras sian korpon kiel tutaĵon, ili ne eraras, sed kiam la kapo blinde konfliktas kun la aliaj korpopartoj, tiam la homoj alproksimiĝas al tiuj, kiuj ne volis paŝi rekte.


Antonio Riccio is an Italian writer and translator who won second place in the International Prize for Translation in Esperanto – Republic of San Marino 2018. He studied Esperanto at the Italian Esperanto Institute, Naples. His works in Esperanto include The land of the fairies tales/La fabellando, and According to Pasolini/Laŭ Pasolini.

What's Your Reaction?
Excited
0
Happy
0
In Love
0
Not Sure
0
Silly
0
Scroll To Top